Jes ja LPG kaj Jonny M Oh-oh-oh-oh Aŭskultu bone Komuna kanto Jes! Aj! Levu vian pugnon Alte kaj espere! Levu vian pugnon Por pacemo surtere! Levu vian pugnon Dance prefere! Ĉu vi volas pacon? Nu vivigu ĝin, vere! Hohoho mi estas Jonny M Ni estas LPG Ni volas diri iom pli Pri atomenergi' ĝi estas frenezi' Nur la nukleara industri' Profitas de ĝi Nek vi nek mi Nek nia soci' Nek evoluo daŭripova Jam malnova Estas ĝi Simbol' de pasintec' Kaj stultulec' De la esper' Ke la ter' Kuŝis nur senviva Por homa konker' Fiprofitas ĝi La atomindustri' Sen duboj Ke dum dekmiljaroj plu ni devos gardi la rubojn Se ne antaŭe teroristoj eksplodigos nin al nuboj Eksplodigos nin al nuboj... Levu vian pugnon Alte kaj espere! Levu vian pugnon Por pacemo surtere! Levu vian pugnon Dance prefere! Ĉu vi volas pacon? Nu vivigu ĝin, vere! Levu vian pugnon, levu vian manon Levu la esperon, ek samideano! Levu vian voĉon, lasu la ekranon! Vivu vian eron - je via sano! Ĉi ĉi ĉi, la verda energi' Jam funkcias ĝi En la partoj De diversaj landoj, Kaj la lokaj homoj Havas bonan sanon. Do ek al nova plano- Savu la klimaton! Kaj tro da rubujoj- nukleaĵvenenigitaj Kuŝas en la tero- por venontaj miloj da jaroj Kiam mi pensas pri la estonto mi ektimas. Sed nenio ŝanĝiĝos, Se ni ne ŝanĝos nin- Se ni ne ŝanĝos nin! Levu vian pugnon Alte kaj espere! Levu vian pugnon Por pacemo surtere! Levu vian pugnon Dance prefere! Ĉu vi volas pacon? Nu vivigu ĝin, vere! Levu vian pugnon, levu vian manon Levu la esperon, ek samideano! Levu vian voĉon, lasu la ekranon! Vivu vian eron - je via sano! Levu vian pugnon, levu vian manon Levu la esperon, ek samideano! Levu vian voĉon, lasu la ekranon! Vivu vian eron - je via sano! Hohoho!