Ribeluloj ni estas En la mondo mankas ĝoj' Grizaj estas konstruaĵoj Grizaj estas la vizaĝoj Se la nuna generacio Ŝanĝos sin profunde En estonta mondo Liza pentros bildojn bunte! Kapitalismo temas Pri via kapitalo Al mi pli multe gravas, Paco inter la homaro! Vi laboraĉas por transvivo Vi ĝin ne ŝatas, estas devigo Multobliĝas labora kvanto Sed vi ne estas profitanto! Vi faris vian parton Por la monmaŝino Ĝisnokta plulaboro Estos por vi gilotino Foriru al pli freŝa odoros Vivu vivon kiel persono Ni kolorigu kune la urbon Per ĉielarko kiel krajono. Ribeluloj ni estas En la mondo mankas ĝoj' Grizaj estas konstruaĵoj Grizaj estas la vizaĝoj Se la nuna generacio Ŝanĝos sin profunde En estonta mondo Liza pentros bildojn bunte! Aĉetu min, aĉetu min, ĉiam io novas Plej moderna poŝtelefon' Nun ja eĉ pli bonas Vin kapablas ĝi memori Se vi forgesis telefoni! Kunportu ĝin, ĝi sekvas pere Kaj ni vin sekvas sammaniere! Kuraĝon esti vi mem Spite de l' reklamoj Zorge pligravaĵojn Fajfe pri la klamoj Ne fari aferojn por la okulo Eviti decidojn al vano, skrupulo Falsiĝo tiel estas ridinda Ke fine ĝi nur priplorindas. Ribeluloj ni estas En la mondo mankas ĝoj' Grizaj estas konstruaĵoj Grizaj estas la vizaĝoj Se la nuna generacio Ŝanĝos sin profunde En estonta mondo Liza pentros bildojn bunte!