Kishore Kumar Hits

Jonny M - Malfacilaj Decidoj lyrics

Artist: Jonny M

album: Kreaktiva


La vivo konsistas el decidoj,
Kaj duono el ĝi malĝustas.
Kelkfoje vi feliĉas, vi ridas,
Kaj en alia momento vi frustras.
Mi ne ŝatas devigon elekti por gravaĵoj-
Malfacilas trafi decidojn,
Malfacilas trafi decidojn!
Ĉu ŝanĝi laboron
Aŭ prifajfi monon kaj kuri for?
Ĉu trinki alkoholon,
Kaj morgaŭ memoro mankos al mi?
Ĉu ŝpari la monon
Aŭ vivi, kiel estus la lasta tag'?
Ĉu vi rabis mian koron,
Aŭ eblas, ke pli bonas alia virin'?
Ĉu uzi la aŭton aŭ la trajnon?
Ĉu studi nun aŭ pli bone ripozi?
Ĉu resti modera kaj forgesi mian gajnon?
Aŭ egoisme agi kaj nur pensi pri mi mem?
Ĉu renkonti amikon aŭ fari muzikon,
ĉu manĝi dolĉaĵojn aŭ sanajn legomojn?
Ĉu promeni tra parkon aŭ vidi televidon?
Ĉu dormi nun aŭ festi tra la nokto?
La vivo konsistas el decidoj
Kaj duono el ĝi malsimplas
Kelkfoje ne bezonas pensadon
Kaj en alia momento komplikas!
Mi ne ŝatas devigon elekti por gravaĵoj-
Malfacilas trafi decidojn,
Malfacilas trafi decidojn!
Ĉu ŝanĝi laboron
Aŭ prifajfi monon kaj kuri for?
Ĉu trinki alkoholon,
Kaj morgaŭ memoro mankos al mi?
Ĉu ŝpari la monon
Aŭ vivi, kiel estus la lasta tag'?
Ĉu vi rabis mian koron,
Aŭ eblas, ke pli bonas alia virin'?
...Alia virin'!

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists