Kishore Kumar Hits

Persone - Korpo kaj anim' lyrics

Artist: Persone

album: Sen (Esperanto)


Venas la aŭtun', la varmo de la sun'
Nin lasis tute solaj en la nordo
Kaj en la memor' restas spuroj de angor'
Pro akraj vortoj kaj pro malakordo
Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno
Jaroj kaj monatoj jam ariĝis Kontraŭ la dezir' venos horo de forir'
Sed restas ankoraŭ tempo por ni Kara, mi pensas pri vi!
Vidu min
Mi staras antaŭ vi
Spite al la tim'
Mi daŭre amas vin
Per korpo kaj anim'
Mi legis en gazet', pri flugo per komet'
Sed pasis ĝi, kaj lasis min surtere
Mi restos tie ĉi, eble helpos min magi'
Reen al amo kaj reen al vi
Kara, memoru pri mi!
Vidu min
Mi staras antaŭ vi
Spite al la tim'
Mi daŭre amas vin
Per korpo kaj anim'
Per korpo kaj anim'
Kara, memoru pri mi!
Vidu min
Mi staras antaŭ vi
Spite al la tim'
Mi daŭre amas vin
Per korpo kaj anim'

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists