Jacques Yvart - Magelanoj de l' Universo - Kanzono lyrics
Artist: Jacques Yvart
album: Invito por vojago (Esperanto)
L' Universo ja sen limas, ekster la imag'
Krom en revoj kiuj lulas
Nur poetoj veron tuŝas, sed kun forta pag'
Ĉar la vero ilin ekbrulas
Rakedoj jam nun eksmodas, restas sen kompens'
Sur pikil' de la rozo de vent'
Kaj baldaŭ vojaĝos vi rapide pli ol pens'
Mastro de l' spaco kaj de l' temp'
Magelanoj de l' Univers'
Kurieroj de la Ter'
Ĉu aŭdos vi mian preĝon?
Ĉu portos vi la pacon?
Ĉu portos vi militon?
Magelanoj de l' Univers'
De esplorad' al konkero, kun Dio kaj la leĝ'
Ja detalo en nia kroniko
Kaj oni detruis, rabis, pendumis nome de la reĝ'
Kaj ankaŭ nome de l' respubliko
Ho vi la vojaĝontoj sur ŝipoj el kristal'
Portataj de fluoj malcertaj
Ĉu lasos vi la armilojn for en arsenal'?
Ĉu vi tiam estos pacemaj?
Magelanoj de l' Univers'
Kurieroj de la Ter'
Ĉu aŭdos vi mian preĝon?
Ĉu portos vi la pacon?
Ĉu portos vi militon?
Magelanoj de l' Univers'
Ĉu portos vi la pacon?
Ĉu portos vi militon?
Magelanoj de l' Univers'
Krom en revoj kiuj lulas
Nur poetoj veron tuŝas, sed kun forta pag'
Ĉar la vero ilin ekbrulas
Rakedoj jam nun eksmodas, restas sen kompens'
Sur pikil' de la rozo de vent'
Kaj baldaŭ vojaĝos vi rapide pli ol pens'
Mastro de l' spaco kaj de l' temp'
Magelanoj de l' Univers'
Kurieroj de la Ter'
Ĉu aŭdos vi mian preĝon?
Ĉu portos vi la pacon?
Ĉu portos vi militon?
Magelanoj de l' Univers'
De esplorad' al konkero, kun Dio kaj la leĝ'
Ja detalo en nia kroniko
Kaj oni detruis, rabis, pendumis nome de la reĝ'
Kaj ankaŭ nome de l' respubliko
Ho vi la vojaĝontoj sur ŝipoj el kristal'
Portataj de fluoj malcertaj
Ĉu lasos vi la armilojn for en arsenal'?
Ĉu vi tiam estos pacemaj?
Magelanoj de l' Univers'
Kurieroj de la Ter'
Ĉu aŭdos vi mian preĝon?
Ĉu portos vi la pacon?
Ĉu portos vi militon?
Magelanoj de l' Univers'
Ĉu portos vi la pacon?
Ĉu portos vi militon?
Magelanoj de l' Univers'
Other albums by the artist
Similar artists
Inicialoj Dc
Artist
La Perdita Generacio
Artist
Kaj Tiel Plu
Artist
Jomo
Artist
Jomo
Artist
Esperanto Desperado
Artist
Jomart Kaj Natasa
Artist
Kajto
Artist
Persone
Artist
Dolchamar
Artist
Morice Benin
Artist
La Porkoj
Artist
Martin & La Talpoj
Artist