Kishore Kumar Hits

Kajto - Para - fino lyrics

Artist: Kajto

album: Masko (Esperanto)


Dvaja!
Posttagmezo, matineoj
Polonezo, du tineoj
Spontanea granda amo
Par' tinea mam' ĉe mamo
Dvaja!
Novaj revoj kaj sopiroj
Ne plu devoj, nur inspiroj
Dvaja!
Nokto venas, jen kandelo
Koroj svenas, amfabelo
Li admiras ŝin senfine
Ŝi deziras lin intime
Dvaja!
Vera amo ne mensogas
Luma flamo tre allogas
Flam' kandelas
Par' koketas
Kor' fidelas
Par' baletas
La kandel' el parafino
Flamekhel' kaj para fino
Dvaja!

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists