Grizas la domaroj en ĉi kvartalaĉo Tro mizera vivo pluas nur sen plaĉo Nigre fumas kamentuboj de fabrikoj Polvo kovras ĉiujn murojn el terbrikoj Tie loĝas familioj nur ministaj Kvazaŭ sklavaj homoj, ĉiutage tristaj La laborkondiĉoj ofte tre danĝeras Kaj salajro bezonkostojn ne superas Grincas, knaras la malnova, rustoplena balancilo Malaperis ĝia brilo Tamen ĝi fieras, ĉar transportas ĝi de tero al ĉielo tri geknabojn el infero al mielo Amikeco veras