Ni venis en mondon, hazarde, pasie Ni tute ne trudis nin por la eniro La viv-karuselo nin svingas ebrie Kaj lasas nin sobre sur brua foiro Ni flugas senzorge tra tempo junula Ni plugas tra aĝo matura, regula La jaroj severe tik-tak-inventaras Ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras (ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras) Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Ni lasas la mondon, hazarde, hezite Nur kelkaj petegas pli baldaŭ eliri Tumulto de la tagoj silentas subite Finita la streĉo sukcesojn aspiri Jam vanas subiĝi al novaj postuloj Rikanas dubemo, sardonaj speguloj Sed floro velkinta plensence odoras Pasintajn somerojn ni milde memoras (pasintajn somerojn ni milde memoras) Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso