Kishore Kumar Hits

Kajto - Konko lyrics

Artist: Kajto

album: Procesio multkolora (Esperanto)


Konk' surbordis
Kalkon mordis
Peklo de la maro
Dentoj de miljaro
Dentoj de miljaro
Krusta ŝelo
Kerna belo
Domo de praheliko
Konko kun muziko
Konko kun muziko
Ĉe-orele
Drone-ŝvele
Oceano muĝas
Oceano muĝas
Ondoj sturmas, fuĝas
Kvazaŭ time
Malproksime
Inter maromontoj
Ĝemus rompiĝontoj
Ĝemus rompiĝontoj

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists