Kishore Kumar Hits

Kajto - Orangutango lyrics

Artist: Kajto

album: Kajto (Esperanto)


En kaĝo kaŭras la orangutango
Por li skeleta arbostump' figuras
La praarbaron, kaj anstataŭ mango
Duonoranĝo sur la ter' malpuras
Tra ŝnur' li grimpas kvazaŭ tra lianoj
Anstataŭ branĉoj fera krad' aĵuras
Ho! Arba virtuozo, viaj manoj
Kvarope svingas la elastan korpon
Kiu en ĉiuj nervoj kaj organoj
Spegulas min, mokante mian turpon
Mi, homo, frato via laŭ la sango
Envias vian flugfacilan kurbon
Kaj vian formadapton
Ho! Orango
Ho! Arba virtuozo, viaj manoj
Kvarope svingas la elastan korpon
Kiu en ĉiuj nervoj kaj organoj
Spegulas min, mokante mian turpon
Mi, homo, frato via laŭ la sango
Envias vian flugfacilan kurbon
Kaj vian formadapton
Ho! Orango

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists