Kishore Kumar Hits

Martin & La Talpoj - Chiuj en la mondo lyrics

Artist: Martin & La Talpoj

album: Pli ol nenio (Esperanto)


Mi legis en la gazeto
Pri tre stranga okazaĵ'
Rivelo de fisekreto
Sono de ŝtelira paŝ'
Vagabondo en la granda kastel'
Kaj diablo en la ĉiel'
Mi legis en la gazeto
Kaj temas pri mi, temas pri vi
Temas pri nia kara viv'
Temas pri ŝi, kaj temas pri li
Temas pri ĉiuj en la mondo
Ĉiuj en la mondo
Mi legis en la ĵurnalo
Pri alia granda ŝok'
Forigo de la vualo
Fino de la orepok'
Kamarado, ĉu vi dormis ĝis nun?
Mi bedaŭras, estas aŭtun'
Mi legis en la ĵurnalo
Kaj temas pri mi, temas pri vi
Temas pri nia kara viv'
Temas pri ŝi, kaj temas pri li
Temas pri ĉiuj en la mondo
Ĉiuj en la mondo
Vortoj falas kiel pluv'
Savu nin de la diluv'
Mi legis en la gazeto
Pri tre stranga okazaĵ'
Rivelo de fisekreto
Sono de ŝtelira paŝ'
Kamarado, ĉu vi dormis ĝis nun?
Mi bedaŭras, estas aŭtun'
Mi legis en la ĵurnalo
Kaj temas pri mi, temas pri vi
Temas pri nia kara viv'
Temas pri ŝi, kaj temas pri li
Temas pri ĉiuj en la mondo
Ĉiuj en la mondo
Ĉiuj en la mondo

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists