En la ĉambro apude Kie dormas vi nun Vi ridetis konklude Al la nokta komun' Eble pro la influo de alkohol' Mi subite cerbumas pri mia rol' Ĉu vi serĉis la veron? Ĉu mi estas mensog'? Ĉu vi trovis ĥimeron Kie estu apug'? Kaj mi timas kelkfoje ke en dilem' Mi vin trompis sen tion rimarki mem En la granda enu' Kion faru ni? Mi deziras vin plu Ĉiam pli kaj pli Vento skuas la vintron Fino de la feri' Skribu novan ĉapitron Ĉu mi estos en ĝi? Eble mi prepariĝu por la aŭtun' La pasint' kaj estont' renkontiĝas nun En la granda enu' Kion faru ni? Mi deziras vin plu Ĉiam pli kaj pli