Kishore Kumar Hits

La Perdita Generacio - Cxu Vi Kontentas? lyrics

Artist: La Perdita Generacio

album: Cxiamen Plu (Esperanto)


Ĉu vi kontentas
Pri via vivo?
Ĉu vi esperas
Je pli ol trairo?
Ĉu vi kontentas?
Ĉu vi daŭre deziras
Malmencieblaĵojn?
Ĉu daŭre vi miras?
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu?
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'?
Ĉu vi iel forgesis?
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'?
Ĉu inter memor' kaj esplor', vi elektis selekti barilojn?
Ĉu vere necesas?
Ĉu vi kontentas
Pri via domo
En via lito
Pri via nomo?
Ĉu vi kontentas
Ĉu pri via aĝo
Aŭ ĉu vi batalas
Ĉiutage kontraŭ via vizaĝo?
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu?
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'?
Ĉu vi iel forgesis?
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'?
Ĉu inter memor' kaj esplor', vi elektis selekti barilojn?
Ĉu vere necesas?
Ĉu vi sukcesis?
Ĉu vi suprengrimpetis
La unuan orgasmon?
Ĉu vi neniam ripetis?
Ĉu vi la mondon akceptis?
Ĉu vi antaŭenklinas?
Okulvitropurigado
Ĉu neniam finiĝas?
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu?
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'?
Ĉu vi iel forgesis?
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'?
Ĉu inter memor' kaj esplor', vi elektis selekti barilojn?
Ĉu vere necesas?
Ĉu vi malkontentas?
Ĉu vi vidas makulojn?
Ĉu por vi la homaro
Ŝajnas ar' da stultuloj?
Ĉu vi kolektas
Aŭ ĉu vin la arĝento?
Ĉu vi ŝatus kontroli
Ĉi kaj ĉiun momenton?
Ĉu konstruis vi turon
El hommanoj kaj kruroj?
Ĉu vi kontentos
Se postlasos vi spurojn?
Ĉu vi kontentos postmorgaŭ ne nur?
Ĉu vi konstruontus la sunon sed dronis en maloportun'?
Ĉu vi iel konfesus?
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort'?
Ĉu via labor' portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton?
Ĉu vere necesas?
Ĉu vi ektimas
Kiam silentas
Kiam ekfulmas
Kiam torentas?
Ĉu vi kontentas
Lunde matene?
Ĉu vi rekomencas
Kun aŭ senpene?
Ĉu vi kontentas?
Ĉu vi verkas poemojn
Kiel iame
Kiam vi havis problemojn?
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu?
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'?
Ĉu vi iel forgesis?
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort'?
Ĉu via labor' portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton?
Ĉu vere necesas?
Ĉu vi kontentas
Sub ĉielo ruĝnuba?
Ĉu vi daŭre aŭskultas
Foje preĝistojn sendubajn?
Ĉu por vi daŭre gravas
Ĉu la akvo kreskiĝos
Aŭ ĉu l' homare sonĝ' bela
Iel, iam efektiviĝos?
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu?
Ĉu vi konsentos: por viv' postuliĝas de vi kontribu'?
Ĉu vi iel forgesis?
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'?
Ĉu inter memor' kaj esplor', vi elektis selekti barilojn?
Ĉu vere necesas?

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists