Kishore Kumar Hits

La Perdita Generacio - Chu timigas la ombro lyrics

Artist: La Perdita Generacio

album: Eksplodigos vian domon (Esperanto)


Ĉu vi ĉirkaŭiras aspektante feliĉa?
Ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt' de la maten'?
Dum vi sentas vin inda nur per nomo mirinda
Amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen'
Ĉu timigas la ombro, la denaj respondoj
Pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
Nur momenton por plori kaj krii?
Tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj
Sed ankaŭ per jugo portiĝas belec'
Jen monujo profitanta de homaro timanta
La senvorta premego de malvalorec'
Ĉu timigas la ombro, la denaj respondoj
Pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
Nur momenton por plori kaj krii?
Ĉu timigas silento, memvida momento
Kiel starus vi antaŭ Di'?
Ĉu mi rajtas vin peti ĉi-tiame fideti
Je la blinda aminda valoro de vi?
En la mallumo burĝonas la nokto je brilantaj folioj
La spacoj fumas per stelofaruno
Kiu ĝermas sur via korto
Kaj kiu iam eksplodigos vian domon
Kaj kiu iam eksplodigos vian domon

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists