Kishore Kumar Hits

BaRok-Projekto - Nobla Dezir' lyrics

Artist: BaRok-Projekto

album: Jen Nia Viv-River´ - EP (Esperanto)


Milito, timo kaj detruo
Popolo jarojn suferis
Morto, aflikto kaj servuto
Liberon ni nur ekserĉis
Esperon, por pli bona celo
Niaj okuloj ekvidis
Do, kuraĝo kaj ribelo
En niaj koroj naskiĝis
Sorbiĝita de la nobla dezir'
Li batalis por popola anim'

Regi ili intencis nin
Sed venke ni montris nian forton
Niaj glavoj, utilaj estis ĝi
Reflektis ĝi nian formon
Ili provis trudi al ni
Iliajn kutimojn, ilian lingvon
Tio estis vera krim'
Sed ili ne haltis nian menson
Sorbiĝita de la nobla dezir'
Li batalis por popola anim'
Li honoris nian verdan flagon
Levis ĝin super baroj
Kaj brileco de la nova tago
Reflektis espere sur la glavoj
Kaj la trondra sono de bataloj
Inspiris lin kuraĝon
Glore li finis la minacojn
Ni venkis la fremdan regadon

Sorbiĝita de la nobla dezir'
Li batalis por popola anim'
Li honoris nian verdan flagon
Levis ĝin super baroj
Kaj brileco de la nova tago
Reflektis espere sur la glavoj
Kaj la trondra sono de bataloj
Inspiris lin kuraĝon
Glore li finis la minacojn
Ni venkis la fremdan regadon

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists