Kishore Kumar Hits

BaRok-Projekto - Bataltemp' lyrics

Artist: BaRok-Projekto

album: Jen Nia Viv-River´ - EP (Esperanto)


Vekiĝu nun
Bataltemp' alvenas
Prenu vian armilon kaj kuraĝiĝu
Vi estu preta
Pala luno
Nian venkon atestas
Mia glavo soifas justecon
Mi devas esti lerta
Anĝeloj ploras
Larmoj lavas grundon
Tute superverŝita per sango senkulpula
Demonaj krioj
Resonas kiel tondro
Homoj diskuras plentime
Serĉas lokon trankvilan
Kiam mankas leĝo
Glav' alportas venĝon
Kiam mankas leĝo
Glav' alportas esperon

Sango ŝprucas
Kapoj rulfalas kruele
Militaj teruraĵoj disŝiras esperon
Per lameno
Vokojn al dioj
Ni povas aŭdi ĉiutempe
Aflikton vi povas ne senti plu
Mi portas gloron
Tro da fibestoj
Atendas avide restaĵojn
Restaĵoj de la inertaj kadavroj
Ili ĝiain vundojn flaras
Mi venis ĉi tien
Por detrui malamikojn
Laŭte mi krias
Glora el la plej kruelaj bataloj mi estas
Kiam mankas leĝo
Glav' alportas venĝon
Kiam mankas leĝo
Glav' alportas esperon

Post tre longa batalado
Malamikoj kuŝas senvivaj
Vento blovas mortodoron
Ĉielaj larmoj lavas la grundon
Postvivantoj nun esperas
Ĝojo frapas ĉe la pordo
Birdoj en ĉiel' svingas
Kun espero brilas la suno
Venkon mia glavo reflektas
Ĝia ŝtalo nobla estas
Ne batali plu ni revas
Rev' ne efektiveblas

Поcмотреть все песни артиста

Other albums by the artist

Similar artists