La, la-la la, la-la-la La-la, la-la, la-la La la ha Okuloj liaj – jen delir' Kiel rezisti al ridet' De tiu korvibriga vir' Kun kiu eblas nure ced' Se li ĉirkaŭbrakas min Kaj diras: "Amatin'" Por mi la vivo rozas Amon flustras lia buŝ' Kun sorĉo kaj kortuŝ' Jes, kvankam li nur prozas Mi nun plenas je la riĉ' De rava am-feliĉ' Kaj tion nur li kaŭzas Li estas mia, mi lia dum viv' Tion promesis li por tuta vivo Ja sufiĉas mirrigard' Perdiĝas la singard' En koro-ard' Ni amas nokte ĝis plen-sat' Feliĉas firme kiel rok' La vivo gvidas nin kun glat' Plezur-ebrie ĝis sufok' Se li ĉirkaŭbrakas min Kaj diras: "Amatin'" Por mi la vivo rozas Amon flustras lia buŝ' Kun sorĉo kaj kortuŝ' Jes, kvankam li nur prozas Mi nun plenas je la riĉ' De rava am-feliĉ' Kaj tion nur li kaŭzas Li estas mia, mi lia dum viv' Tion promesis li por tuta vivo Ja sufiĉas mirrigard' Perdiĝas la singard' En koro-ard' La-la la, la-la-la La-la la, la-la-la En koro-ard'